Lago Saint-Pierre
Lago Saint-Pierre | ||
---|---|---|
floodplain lake [+] | ||
Alfluantoj | ||
- alfluantoj | ||
Defluantoj | ||
- defluanto | Sankt-Laŭrenco | |
Urbo | Louiseville | |
Supermara alteco | 1 m [+] | |
Koordinatoj | 46° 12′ 15″ N, 72° 49′ 56″ U (mapo)46.204166666667-72.832222222222Koordinatoj: 46° 12′ 15″ N, 72° 49′ 56″ U (mapo) | |
Longo | 35 km (21.75 mi) | |
Larĝo | 10 km (6.21 mi) | |
Maksimuma profundo | 11,3 m | |
Akvokolektejo | 353 km² (35 300 ha) [+] | |
Areo | 353 km² (35 300 ha) [+] | |
Lago Saint-Pierre | ||
Vikimedia Komunejo: Lac Saint-Pierre [+] | ||
Lago Saint Pierre (france Lac Saint-Pierre, lago Sankta Petro) estas lago en Kebekio, Kanado, elfluanta el la Sankt-Laŭrenca rivero inter Sorel-Tracy kaj Trois-Rivières. Ĝi estas malsupre, kaj nordoriente, de Montrealo; kaj supre, kaj sudokcidente de, Kebekurbo. La fino de la lago limas kun la komenco de la estuaro de la rivero Sankt-Laŭrenco.
Tiu lago estas 32 km longa (sen kalkuli Sorel-Insulojn) kaj 14 km larĝa, estas parto de la Marvojo Sankt-Laŭrenco. Inklude sian lagobordon, insulojn, kaj humidejojn, la lago estas natura rezervejo. La akvejo mem estas agnoskita kiel Ramsar-loko[1] kaj Biosfera Rezervejo,[2] pro la ekzisto de multaj marĉoj kaj malsekejoj kiuj estas ofte vizitataj de akvobirdoj. Distra aktiveco en la rivero (kiel fiŝkaptado, boatado, navigado, naĝado, akvoskiado, natur-observado) estas aktiva ĉefe somere. Sporta fiŝkaptado estas partikulare populara, inklude glacie fiŝkaptado, speciale en la granda golfeto de Pointe-du-Lac, kvartalo de la urbo Trois-Rivières (Kebekio).
Ĉirkaŭ la lago Saint-Pierre, estas disponeblaj kelkaj distraj servoj, kiel marhavenetoj, hotelservoj, restoracioj, elŝipejoj, benzienjoj kaj krozŝipejoj.
46° 12′ 15″ N 72° 49′ 56″ U / 46.20417 °N, 72.83222 °U (mapo)